Bataloj de Saratogo

La Bataloj de Saratogo (19a de Septembro kaj 7a de Oktobro 1777) markis la pinton de la Saratoga kampanjo per decidiga venko de la flanko de usonanoj super la britoj en la Usona Revolucia Milito. Brita Generalo John Burgoyne kondukis grandan invadan armeon ĝis la Valo Champlain el Kanado, espere renkoti similan forton iranta norden el Novjorko; la suda forto neniam alvenis, kaj Burgoyne estis ĉirkaŭita de usonaj fortoj en la supra Novjorkio. Burgoyne faris du malgrandajn batalojn por rompi la ĉirkaŭon. Ili okazis dekok tagojn aparte sur la sama tereno, 9 mejlojn (14 km) sude de Saratoga (Novjorkio). Ili ambaŭ malsukcesis. Ĉirkaŭata de superaj usonaj fortoj, sen vidata apogo, Burgoyne kapitulacis sian tutan armeon la 17an de Oktobro. Lia kapitulaco, diras historiisto Edmund Morgan, "estis granda turnopunkto de la milito, ĉar ĝi akiris por la usonanoj eksteran helpon kiu estis la lasta elemento necesa por la venko.[1] Signifan rolon en la bataloj ludis pola militisto Tadeusz Kościuszko, respondeca pri konstruo de usonaj fortikaĵoj.

  1. Edmund Morgan, The Birth of the Republic: 1763-1789 (1956), pp 82-83

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search